Mallonga historio de La Perdita Generacio: La svedlingva pragrupo ”Den Förlorade Generationen” naskiĝis 1995 el la verdista movado en Skellefteå. Iom post iom la grupo esperantiĝis kaj la esperantlingva premiero okazis dum IJK en Lesjöfors 2003, kiam svedaj kaj danaj samideanoj kunludis. Dum IJK en Rusio 2004 LPG ricevis la prezon "Plej interesa muzikgrupo". Kaj la koncerto estis registrita kaj eldonita ĉe KDo de ”Gränslösa Kulturföreningen” (gkf.027). LPG ankaŭ koncertumis en Pollando, Estoni...
Mallonga historio de La Perdita Generacio:
La svedlingva pragrupo ”Den Förlorade Generationen” naskiĝis 1995 el la verdista movado en Skellefteå. Iom post iom la grupo esperantiĝis kaj la esperantlingva premiero okazis dum IJK en Lesjöfors 2003, kiam svedaj kaj danaj samideanoj kunludis.
Dum IJK en Rusio 2004 LPG ricevis la prezon "Plej interesa muzikgrupo". Kaj la koncerto estis registrita kaj eldonita ĉe KDo de ”Gränslösa Kulturföreningen” (gkf.027). LPG ankaŭ koncertumis en Pollando, Estonio kaj Kubo. Dum 2006 LPG partoprenis en la muzikkonkurso ”La Verda Stelo” ĉe Internacia Televido. La batalo kontraŭ ”Negro por la viv’” estis la plej ekscita iam, laŭ ITV.
Decembre 2006 lanĉis La Perdita Generacio sian unuan studian KD-n, nomatan Eksenlime. Ĝi estas registrita en Hernusando kaj Malmö kaj eldonita de Gränslösa Kulturföreningen (gkf.030).
Ĉe Eksenlime partoprenas: Anna Burenius; (gitaro, kantado) Daniel Cederberg; (kovrildezajno) Mathias Dalmose; (violono) Anna Ekman; (flaŭto) KarinMalin Ekström; (kantado) Karolina Hagegård; (kantado, kantpartoverkado) Anne Hagström; (kovrilpentrado) Jon Johnson; (kontrabaso, kantado) Daniel Leksell; (piano, akordiono, ritmiloj, gitaro, kantado, violonaranĝado, elektra piano, ktp) Andreas Nilsson; (ritmiloj, tamburo, pianaĉo) Tomas Q Nilsson; (kantado, klarineto, gitaro, elektra baso, melodiko, ritmiloj, ktp) Karin Nordström; (kontrabaso, kantado).
Pro geografia malproksimeco la membroj de la grupon ŝanĝas de tempo al tempo, do la esenco de LPG estas ideoj kaj etoso pli ol personoj. Krom svedoj kaj danoj, samideanoj el Rusio, Israelo, Kubo, Brazilo kaj diversaj aliaj landoj ĉeestis LPGajn koncertojn. Inter aliaj Jonas Dalmose; (violono) Robin Rönnlund; (akordiono) Malak Awad; (kantado) Gus Loxbo; (kontrabaso) Daniel von Gertten; (pluvotubo) Martin Wiess; (Ukulelo) Magnus Hennoch; (fluto) Maŝa; (piano) Ruben; (gitaro) Tali Wandel; (kantado, dancado) Libera; (kantado) grave kontribuis.
La Perdita Generacio partoprenos en la venonta kompilada KDo de Gränslösa Kulturföreningen, laŭplane lanĉota finjanuare 2006.
Por personoj kiuj ne komprenas la sveda esprimo "neo-progg", la muziko estu priskribita kiel Nordia akustika muziko, ofte en tri kvaronoj kaj kun mondkonsciaj textoj. Read more on Last.fm. User-contributed text is available under the Creative Commons By-SA License; additional terms may apply.